AlmaLinux OS 10.3 and 9.9 nun havebla!  |  Trovu nin ĉe SC26 De la 16-a ĝis la 19-a de novembro, stando #1704  |  Diru al ni kion AlmaLinux devus fari poste

Ricevu Subtenon

AlmaLinux estas de la komunumo gvidata, malfermitkodia operaciumo konstruita por provizi fidindan kaj stabilan platformon por entreprenoj kaj evoluistoj. Ĉu vi rulas mision-kritikajn aplikaĵojn aŭ eksperimentas kun evoluaj medioj, havi aliron al kvalita subteno estas krucie por sukceso.

Feliĉe, ĉiuj AlmaLinux-uzantoj havas aliron al riĉo da ebloj rilate al subtenrimedoj subtenataj de la komunumo, kaj havas eblojn por mirakla ekstera komerca subteno.

Komunuma Subteno

La AlmaLinux-komunumo estas vigla, tre aktiva, granda, kaj profunde engaĝita subteni unu la alian ĉe ĉiu nivelo de sperto. Ni servas unu la alian kiel enreta vilaĝo de kundivido de scio kaj kunlaboro, provizante valoran reton por solvi problemojn, interŝanĝi konsilojn kaj diskuti plej bonajn praktikojn.

Komunuma Babilado

Aliĝu al la konversacio! Diskuto en tempo reala kun aliaj membroj de la AlmaLinux-komunumo, la gvidanta teamo kaj AlmaLinux OS-evoluistoj.

Babilado
Komunumaj Forumoj

Petu demandojn, ricevu respondojn, kaj helpu nin subteni aliajn en la AlmaLinux OS-komunumo.

Enskribu vin
GitHub

Nia GitHub-organizaĵo enhavas la fontkodon kaj ilojn uzatajn por konstrui AlmaLinux OS kaj ĉian rilatan infrastrukturon.

Esploru
Reddit

Aliĝu al nia vigla Reddit-subforumo por interagi kun nunaj kaj potencaj AlmaLinux-uzantoj.

Aliĝu
AlmaLinux Vikio

La AlmaLinux-Vikio estas ampleksa rimedcentro kun detalaj informoj pri la historio, evoluo, instalado, migrado, la Fonduso, kaj enhavas ĉiujn eldonlibrojn de la OS kaj ELevate. Ni ankaŭ invitas komunumajn kontribuaĵojn por daŭre etendi ĝian riĉaĵon de scio!

Legu pli
Aliĝu al Dissendlistoj

Abonu vin al variaj specifaj disendlistoj inkluzive Anoncojn (por OS- kaj projektopdatigoj), SIG-specifajn disendlistojn, Spegul-gastigantojn, sekurecajn diskutojn, kaj nian monatan bultenon.

Enskribu vin

Komerca Subteno

Por organizoj kiuj bezonas dediĉitan, entreprennivelan helpon, ni rekomendas elekti unu el la ebloj por pagata AlmaLinux-subteno. Tiuj provizantoj certigas ke vi ĉiam havas rapidan subtenon taŭgan por via medio kaj negocaj bezonoj.

** Se via firmao ŝatus aldoniĝi al ĉi tiu listo, kontaktu la Membriĝan Komitaton pri aliĝo al la Fonduso kiel subtenanto!

TuxCare
Platina Subtenanto + Fondinto

TuxCare, divizio de CloudLinux Inc., la fondanta subtenanto de la AlmaLinux OS-Projekto, provizas tajloritan subtenon por plibonigi la rendimenton, sekurecon kaj fidindecon de viaj AlmaLinux-ŝarĝoj.

La Entreprena Subteno de TuxCare por AlmaLinux
  • Ricevu Teknican Subtenon Migrado, Aplikaĵoj kaj Ĝenerala subteno
  • Ricevu Helpon pri Certifikado FedRAMP, ISO-27001, SOC2, NIS 2, CC, programaro, aparataro
  • Atingu FIPS 140-3-Kongruemon
  • Ricevu Sekurecan Fortikigon CIS, STIG, kaj pli
Aĉetu Subtenon Rete Nun
Cybertrust
Platina Subtenanto

Por Japanaj AlmaLinux-uzantoj: Cybertrust Japan estas provizanto de tutecaj sekurecaj certifikservoj por diversaj publikaj kaj privataj entoj tutmonde, kaj ofertas tutan subtenon por AlmaLinux-uzantoj – havante ankaŭ produktitan MIRACLE LINUX preskaŭ dum 20 jaroj.

Ricevu Subtenon
Fujitsu
Arĝenta Subtenanto

Fujitsu, Arĝenta Subtenanto de la AlmaLinux OS-Fonduso, provizas entreprennivelajn subten-servojn taŭgajn por la bezonoj de japanaj entreprenoj. Fujitsu ofertas „AlmaLinux OS Advanced Longterm Support,” liverante novajn korektojn por specifaj malpli ĉefaj eldonoj ĝis 10 jaroj, ebligante stabilan kaj antaŭvideblan longtempan operacion en mision-kritikaj medioj.

Superrigardo de la servo (japana):

Rigardu Broŝuron

Restu ĝisdata!