AlmaLinux provizas Software Bill of Materials (SBOM) por siaj eldonoj.
Kio estas SBOM?
SBOM, kiu signifas Software Bill of Materials, estas io simila al „ingrediencolisto” por kodobazo. Ĝi helpas identigi la enhavon de programaro, inkluzive kiujn malfermitkodiajn kaj eksterajn komponentojn oni uzas, informojn pri licencoj, versiojn de komponentoj kaj ĉu ekzistas konataj sekurecaj truoj en tiuj komponentoj.
La SBOM estas la „ingrediencolisto”, la kodo estas la ingrediencoj, la konstrusistemo estas la „kuirejo” kie tiuj ingrediencoj iĝas la fina programaro kiun vi uzas.
Kial SBOM gravas?
Malfermitkodia programaro estas larĝe uzata en aplikaĵoj, sed ĝi kondukis al malkovro de famegaj hakadoj kaj sekurecaj truoj. SBOM celas provizi la komunumon kaj uzantojn de malfermitkodo eĉ pli da travidebleco, kaj efikan manieron identigi (en okazo de risko) apartajn dosierojn, bibliotekojn, dependaĵojn ktp., tiel pliigante la fidon kaj konfidencon en uzo de malfermitkodia programaro.
The Linux Foundation pensas same tro…
La Linux Foundation kaj Open Source Security Foundation (OpenSSF) ankaŭ kreis planon nomitan la Source Software Security Mobilization Plan ...kiu alvokas la industrion al ago por evoluigi kadrojn de programkomponentoj, inkluzive SBOM, por rapidigi malkovron de kaj reagon al estontaj sekurecaj truoj kiel Log4j.
...Kaj la prezidanto mem
SBOM estis emfazita kiel ŝlosila parto de la soluacio prezentita de la prezidanto en la Executive Order on Improving the Nation’s Cybersecurity.
"the term “Software Bill of Materials” or “SBOM” means a formal record containing the details and supply chain relationships of various components used in building software. Software developers and vendors often create products by assembling existing open source and commercial software components. The SBOM enumerates these components in a product. It is analogous to a list of ingredients on food packaging."
Kion AlmaLinux Provizas
The AlmaLinux Build System etendigis SBOM en la konstru-ĉenon pro la supre listitaj kialoj, ebligante:
- Traci tutan la konstru-procezon de la altigo de fontoj el CentOS-git-deponejoj ĝis la eldonado de verifikita kaj subskribita pako en la publika deponejo
- Fari la konstru-ĉenon pli sekura, ekz. certigi ke nur fidataj fontoj estas uzataj por konstruoj, eviti ataksekvojn ktp
- Malpliigi la manierojn de damaĝo de datumoj
Kiel ni faras tion?
AlmaLinux uzas la malfermitkodian programaron de Codenotary immudb por provizi administrantojn kun aŭtentikigo, verifikado kaj plena SBOM-videbleco.
- La AlmaLinux Konstrusistemo konservas SBOM-datumojn ene de immudb, la normo por malfermitkodaj nemuteblaj datumbazoj, uzata de iuj el la plej grandaj firmaoj kaj registaroj de la mondo.
- immudb estas protektita kontraŭ manipulado. Ĉiuj atestaj datumoj estas kontrolitaj pri integreco kaj kriptografie verifikitaj de la klientoj. Neniu povas ŝanĝi ĉi tiujn datumojn, ne AlmaLinux nek iu alia.
- immudb ankaŭ estas protektita kontraŭ MITM-atakoj. La ĉifra ŝlosilo estas verifikita kaj kontrolita ĉe klientflanke antaŭ ĉiu komunikado.
Komencado
Por pli da informoj, vidu la Almalinux-vikion: https://github.com/AlmaLinux/build-system/wiki/Codenotary-SBOM-integration
