ELevate ebligas plialtigojn inter ĉefaj versioj de RHEL®-derivaj distribuoj. Plialtigu en loko de CentOS 6.x ĝis la 8.x-versio de la RHEL-derivajo de via elekto, kaj poste plialtigu de 8.x al 9.x kaj de 9.x al 10.x ene de la sama derivajo.
Per ELevate vi povas facile plialtigi en loko de CentOS 6.x aŭ 7.x al AlmaLinux 8 aŭ CentOS Stream 8. Vi ankaŭ povas uzi ELevate por plialtigi de 8 aŭ 9 ĝis la versio 10 ene de la sama operaciumo. Uzata tutmonde por plialtigi pli ol 500 000 aparatojn, ELevate estas via respondo al la kapdoloro de plialtigo de via operaciumo en la Entreprena Linux-ekosistemo. Konservu viajn aplikaĵojn, viajn datumojn kaj vian prudenton. Rulu la plej novan version de la operaciumo kaj programaro kiun vi bezonas. Rulu modernan kaj sekuran operaciumon, sen bezono reagordi aŭ rekonstrui la programaron kiun vi bezonas.
Unue aliĝu al nia ~migration Mattermost kanalo. Vi povas trovi la LEAPP-kodon en la AlmaLinux-GitHub-organizaĵo.
ELevate estas evoluigita sendepende de la distribuo kaj konstruita kiel ilo por la tuta ekosistemo, ne nur por AlmaLinux. La entreprena Linux-ekosistemo estas tre granda kaj diverseca komunumo, kaj ni evoluigis ĉi tiun projekton en bona fido kiel membroj de tiu ekosistemo. Ni esperas ke ĉiu en la komunumo povu uzi kaj kontribui al ELevate, kia ajn distribuo vi preferas. Tio estas la malfermitkodia vojo.
Ĉi tiu demonstraĵo gvidas vin tra plialtigo en loko de CentOS 7 al AlmaLinux 8
Multaj homoj kunhavis siajn spertojn kaj gvidilojn pri uzo de ELevate por plialtigi en loko. Rigardu kion aliaj pensas pri ĝi!
We also offer a number of guides to take you through the process of getting updated, from different perspectives.
leapp-data.
Tiuj kune ebligas al uzantoj plialtigi en loko de nesubtenata operaciumo al moderna operaciumo, kaj poste de 8 al 9 kaj 9 al 10 de tiu operaciumo.